Enkonduko. Janusz Korczak kiel ami la mondon

Podobne dokumenty
3OLE 0REGOJ ^ IUJ ^ Janusz Korczak

T Tramhaltejoj A Bushaltejoj La plej gravaj tramlinioj Aŭtobuslinio 208 Nomoj de tramhaltejoj. Nomoj de bushaltejoj

Nuntempa edukado kaj Esperanto

SILEZIO ŚLĄSK SCHLESIEN

kadre de sekcioj 5 kaj 6.validas 3 STU.

Korespondencja osobista Życzenia

ALICJA U. (KREJCI) LEWANDERSKA-QUEDNAU ARBEITSWISSENSCHAFT - ERGONOMIE NAUKA O PRACY- ERGONOMIA SCIENCO PRI LABORO - ERGONOMIO

Rekrutacja Referencje

Akademio Internacia de la Sciencoj SUS 33

RZEKA DUNAJ - jako nauczyciel życia. LA RIVERO DANUBO kiel instruisto de la vivo. ALICJA URSZULA IWONA (KREJĈI) LEWANDERSKA-QUEDNAU PL/UA/DE

Oprof. Dr habil inĝ. Jerzy Lechowski Varsowio SUS 34

Rekrutacja List Motywacyjny

DIASPORO - de poloj en mondo.

ALVOKO AL LA DIPLOMATOJ de D-ro L. L. Zamenhof, Ni memorigu ĝin dum 2015!

Enkonduko. de Andreas Künzli

Eŭrologio p1. Eŭropa Parlamento

SCIENCAJ KAJEROJ (unua numero)

MALFACILA VOJO DE EPOKFARA SUKCESO

Życie za granicą Bank

ŭropa Bulteno 1 Junio 2010, N 6 (95)

Language Communication information. Edited by Ilona Koutny Ida Stria

INSTRUADO DE LA FREMDAJ LINGVOJ

Podróże Ogólne. Ogólne - Niezbędnik. Ogólne - Rozmowa. Bonvolu helpi min. Możesz mi pomóc? [form.:] Może Pan(i) mi pomóc?

Korespondencja osobista List

Alicja Lewanderska-Quednau INDIKOJ POR SKRIBI DIPLOMVERKON:

NI KANTU KAJ KANTIGU LA EŬROPAN HIMNON EN ESPERANTO

RAPORTO PRI LA AGADO DE EEU EN 2014

94-a Universala Kongreso de Esperanto Bjalistoko, Pollando KSIĄŻKA KONGRESOWA

K O N G R E S A L I B R O

SANO JARKOLEKTO 1987 NUMERO 3 ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

Redakta komitato: József. Németh (red.) Luiza Carol Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek

Ĉu Mikelanĝelo estis la unua surrealisto? numero 228 (2008:6) issn

Podróże Zakwaterowanie

Dokumentaro de Programo Esperantilo

UEA ĉe Konferenco de neregistaraj organizoj

BJALISTOKAJ KAJEROJ. nr-o 8

Internacia Komerco Ĉinoj elstaras kaj IKEF envojiĝas kiel avangarda faka asocio de UEA 5

Akademio Internacia de la Sciencoj SUS 34

La 77-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj 14-a - 21-a de julio 2011 Olomouc Ĉeĥa respubliko KONGRESLIBRO. Eldonis:

LA ONDO. de Esperanto. Internacia sendependa magazino en Esperanto. Januaro

NOVAĴOJ PRI EŬROPA ESPERANTO-KONGRESO DE EEU EN GALIVO 2012

Amindaj estas kubanoj

Persönliche Korrespondenz Grußtexte

SANO JARKOLEKTO 1987 NUMERO 4 ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

Inspiracje życiem i twórczością Janusza Korczaka. Konkurs dla młodzieży. Regulamin

Esperanto-Numismatika Asocio. Esperanta Numismatiko 2016 Jarkolekto 3 - Numero 1

Vortaro. Oficiala. Esperanto

INTERNACIA FERVOJISTO

Nie wolno zostawiać świata takim, jakim jest

FONDS KORCZAK LIVRES POUR ENFANTS

Język, Komunikacja, Informacja Language, Communication, Information I. Koutny, P. Nowak (red./eds.) 7/2012: RECENZJE

Alicja Lewanderska- Quednau OGOLNE INFORMACJE O EUROPIE - w skrócie o Polsce

Czy mogę podjąć gotówkę w [nazwa kraju] bez dodatkowych opłat? Fragen, ob Gebühren anfallen, wenn man in einem bestimmten Land Geld abhebt

Czy mogę podjąć gotówkę w [nazwa kraju] bez dodatkowych opłat? Fragen, ob Gebühren anfallen, wenn man in einem bestimmten Land Geld abhebt

lekarz, pedagog, pisarz, publicysta, działacz społeczny pochodzenia żydowskiego.

Podróże Zdrowie. Zdrowie - Nagły wypadek. Zdrowie - U lekarza. Prośba o zabranie do szpitala. Prośba o szybkie zorganizowanie opieki lekarskiej

poddyscypliny naukowe: pedagogika międzykulturowa, pedagogika porównawcza

Projekt edukacyjny. Czy zasady i metody pracy. Janusza Korczaka są aktualne we współczesnym świecie?

Al la sama adreso vi estas petataj anonci, se via baza retadreso

Reizen Gezondheid. Gezondheid - Noodgeval. Gezondheid - Bij de dokter. Zeggen dat je naar het ziekenhuis moet. Om ogenblikkelijke medische hulp vragen

Janusz Korczak ( ) człowiek, pedagog, wychowawca życie i twórczość

Reisen Gesundheit. Gesundheit - Notfall. Gesundheit - Beim Arzt. Sagen, dass man in ein Krankenhaus gebracht werden muss

unu ekzemplero senpaga, ceteraj pagenciaj per 0,20 GM

Janusz Korczak- zestawienie bibliograficzne w wyborze

Í ń ę ń Í ę ź ę ń ľ ń ć ę ę ľ ń ę ľ ć

Rok 2012 Rokiem Janusza Korczaka

Podręczni!^ do nauł{i międzynarodowego języka. Gsperanto. Według najlepszych podręczników franc. i niem. opracował ST. ŁAZICA. LWÓW 1907.

SPECYFIKACJA ISTOTNYCH WARUNKÓW ZAMÓWIENIA

27-a volumo MIR N-ro 2 (107) Decembro 2016

Nutritional preferences of children and prevalence

KORCZAK JANUSZ - ŻYCIE I TWÓRCZOŚĆ Zestawienie bibliograficzne w wyborze BIBLIOGRAFIA PODMIOTOWA

Reisen Gesundheit. Gesundheit - Notfall. Gesundheit - Beim Arzt. Sagen, dass man in ein Krankenhaus gebracht werden muss

Podróże Zdrowie. Zdrowie - Nagły wypadek. Zdrowie - U lekarza. Prośba o zabranie do szpitala. Prośba o szybkie zorganizowanie opieki lekarskiej

Powiatowa Biblioteka Pedagogiczna w Skarżysku Kamiennej. Korczak Janusz

POMIJANE RODZAJNIKI ROZPOCZYNAJĄCE TYTUŁ

Verda Lumo. La fervoja pasejo de kat. D. Oktobro - Decembro Biule ty n Po ls kie j S e kc ji Ko le jarzy Es p e ranty s tó w

JANUSZ KORCZAK. 2. Janusz Korczak : życie dla dzieci / Erich Dauzenroth ; przeł. Teresa Semczuk. Kraków : Wydaw. WAM, 2005

esperanto en dek lecionoj

Auswandern Dokumente. Dokumente - Allgemeines. Dokumente - Persönliche Informationen. Fragen wo man ein Formular findet

Auswandern Dokumente. Dokumente - Allgemeines. Dokumente - Persönliche Informationen. Fragen wo man ein Formular findet

Janusz Korczak - życie i dzieło

Malowanki wiejskie. OB OKI / agodne ręce lata. œ œ œ # œ œ. œ œ œ # œœ œ œ. œ œ œ œ. j œ œ œ # œ œ œ. j œ. & œ # œ œ œ œ œœ. œ & œ i. œ i I. œ # œ.

Janusz Korczak. Bibliografia podmiotowa:

FILIA W TURKU Turek, Al. Piłsudskiego 1 tel. (63) turek@pbpkonin.pl JANUSZ KORCZAK. Zestawienie bibliograficzne w wyborze

8. N i e u W y w a ć u r z ą d z e n i a, g d y j e s t w i l g o t n e l ug b d y j e s t n a r a W o n e n a b e z p o 6 r e d n i e d z i a ł a n i

EGZAMIN MATURALNY Z JĘZYKA FRANCUSKIEGO 18 MAJA 2015 POZIOM ROZSZERZONY CZĘŚĆ I. Godzina rozpoczęcia: 14:00. Czas pracy: 120 minut

Twórca międzynarodowego języka esperanto. Rocznica śmierci Ludwika Zamenhofa 14 kwietnia

JANUSZ KORCZAK. Zestawienie bibliograficzne w wyborze. Wydawnictwa zwarte

Korespondencja osobista Życzenia

o d ro z m ia r u /p o w y ż e j 1 0 c m d ł c m śr e d n ic y 5 a ) o ś r e d n ic y 2,5 5 c m 5 b ) o śr e d n ic y 5 c m 1 0 c m 8

Esperanto. lingvo internacia. Petr Adam Dohnálek

K a r l a Hronová ( P r a g a )

25-a volumo MIR N-ro 3 (100) Junio Dyskusja. Literatura. istotnego ograniczenia ruchomości kręgosłupa pacjent nie wyraża zgody na operację.

Parafia Rokitnica. Kalendarz

Janusz Korczak (1878?-1942) życie i twórczość


EGZAMIN MATURALNY Z JĘZYKA FRANCUSKIEGO 18 MAJA 2015 POZIOM ROZSZERZONY CZĘŚĆ I. Godzina rozpoczęcia: 14:00. Czas pracy: 120 minut

SPECYFIKACJA ISTOTNYCH WARUNKÓW ZAMÓWIENIA

Lodzo - turismaj atrakcioj

EGZAMIN MATURALNY Z JĘZYKA HISZPAŃSKIEGO MAJ 2010 POZIOM ROZSZERZONY CZĘŚĆ I. Czas pracy: 120 minut. Liczba punktów do uzyskania: 23 WPISUJE ZDAJĄCY

Transkrypt:

Enkonduko Janusz Korczak kiel ami la mondon Mi ekzistas ne por ke oni min amu kaj admiru, sed por ke mi mem agadu kaj amu. La ĉirkaŭaĵo tute ne devas helpi min, sed mia devo estas zorgi pri la ĉirkaŭaĵo, pri homo Janusz Korczak 1 Observante estontecon kaj nuntempon eblas rimarki, ke en ĉiuj epokoj, inter miloj de homoj konsentantaj kun destino kaj pacience elportantaj vicojn de vivo, de tempo al tempo aperas individuoj, kiuj ne akceptas la ekzistantajn, profunde enradikiĝintajn kondiĉojn, ofte plenajn je perforto de homaj digno kaj libereco. La individuoj ekbatalas kontraŭ ĉirkaŭanta ilin diversforma malbono. Ili strebadas superhome por revenigi la mondon al bono, kaj redoni al homoj feliĉon aŭ almenaŭ doni al ili esperon de pli bona morgaŭo. Tiucele ili serĉas diversajn rimedojn; agadas pene kaj riske, ne atentante pri propra sufero kaj malkomforto. Iliaj samtempuloj (eĉ la plej proksimaj) foje opinias ilin suspektindaj stranguloj, naivemuloj, eĉ frenezuloj. Oni povas imagi, ke iliaj korpoj estas forĝitaj alimaniere ol tiuj ĉi de cetero de la homaro; ke iliaj animoj frekventis alian lernejon ol resto de membroj de homa familio ĉar ili alimaniere sentas, travivadas, esprimas sian proteston kontraŭ la konstatita situacio. Alimaniere ili rigardas al la mondo, al sufero kaj feliĉo, mizero kaj riĉo, sano kaj malsano... Unuvorte, karakterizas ilin diferenca, malofte renkontata kvalito de sperto kaj saĝo. Alia, eĉ troiga sentemeco je moralo, je sociaj kaj vivaj aferoj. Ĝuste al tia ĉi kategorio de homoj, tutcerte apartenas Janusz Korczak (1878 aŭ 1879 1942). 2 Li reliefigadis sian epokon kaj estis ĝia konscienco. Tre sentema je la mondo, je ĉirkaŭanta sufero, malriĉo kaj problemoj, li ne konsentadis je ili kaj ne restis interne senmova. Li ne falis en senigitan je forto senfaron kaj senton de sensenco kontraŭstari. J.Korczak opi- 1.J.Korczak: Pisma wybrane. Nasza Księgarnia, Warszawa 1978, vol.4, p.344. 2.Ĉiuj biografiaj informoj pri J.Korczak prezentataj en tiu ĉi artikolo, estas ĉerpitaj el la majstra verko de Aleksander Lewin: Korczak znany i nieznany. Agencja Edytorska EZOP, Wyższa Szkoła Pedagogiczna ZNP, Warszawa 1999, p.443. 9

niis, ke ĉiu homo devas agadi, kontraŭstari al malbono kaj sufero. Ĉiutaga luktado kontraŭ ili kvankam evidente sizifa estas tutcerte bona celo. Pro tio, malgraŭ diversaj maloportunaĵoj, dum sia tuta vivo li realigadis propran, intiman ideon de riparo de la mondo. Li estis profunde konvinkita, ke tiun ĉi riparadon necesas komenci de ordigo de aferoj de infanoj tio estas de batalo je iliaj egalrajtoj ne nur sociaj, sed ankaŭ psikaj. Al tiu ĉi celo li strebis per ĉiuj rimedoj kaj en ĉiuj cirkonstancoj eĉ ekstreme malfacilaj, agante kiel ĵurnalisto, verkisto, organizanto kaj edukisto, kiel socia reformanto. Oni nomadis lin la bona homo el la strato Krochmalna, la patro de aliulaj infanoj, la plej bona amiko de infanoj, la defendanto de iliaj rajtoj, genia edukisto, Pestalozzi el Varsovio, pola Pestalozzi, la pioniro de nuntempa edukado. Fine, oni deklaris lin la simbolo de moralo kaj religio de nuntempa mondo. 3 J.Korczak identiĝadis kun la ideoj de socia revolucio, komprenata kiel revolucio morala; kiel proceso komenciganta ekde internaj ŝanĝoj de homoj kiel individuoj, vastajn ŝanĝojn de socia ordo. En frua tempo de lia ĵurnalista agado (fine de la XIX-a kaj komence de la XX-a jarcentoj), li propagandadis naivecajn ideojn pri bonvolaj homoj, bonfarantoj, bonaj sinjorinoj kaj sinceraj sinjoroj, kiuj ne forgesas malriĉajn suferantojn kaj homojn sensukcesajn en vivo. Tamen, pli profunde konatiĝinte kun realaĵoj, li ekkomencis pli kritike pritaksadi esencon kaj efikon de filantropio, senvualigante hipokritecon kaj mensogojn kaŝitajn sub masko de bonfaro. Li opiniis, ke filantropion necesas lerni, realigi ĝin kun pripenso (ekz. kreadi senpagajn infangardejojn, aŭ orfodomojn kaj ne senpripense disdonadi al malriĉuloj malbezonatajn de ili objektojn). En naskiĝanta ankoraŭ dum lia vivo legendo, J.Korczak aperas kiel genia edukisto, kiu sian senliman dediĉon al infanoj kaj iliaj problemoj pruvis enirante kun ili en gaskameron de la koncentrejo en Treblinka. Li pruvis ĝin vivante por infanoj kaj kun la infanoj mortante. Necesas substreki, ke liajn opiniojn influis familia heredaĵo plena je profundaj valoroj, kiuj poste reliefiĝis en lia pedagogia koncepto. J.Korczak bonŝance kreskadis en etoso de Haskalo 4 klereca, intelekta movado de polaj judoj, kiuj revadis pri digna kaj konsenteca kunvivado de ambaŭ nacioj sur komuna teritorio. Samtempe ili 10 3. Pli larĝe: W.Pelzer: Janusz Korczak. Rowohlts Monographien, Reinbek 1987, p.9.. 4. Haskalah - hebr.: sekhel - racio, intelekto.

kontraŭstaradis profunde enradikiĝintajn en pola medio sentojn kaj sintenojn de malŝato, eĉ malamo. Ili bataladis kontraŭ dispartigaj kaj ortodoksaj tendencoj de juda medio, kaj kontraŭ karakteriza en diskriminata minoritato emo izoloĝi, memfermiĝi en siaspeca getto psika kaj teritoria. La ĉefa ideo de Haskalo estis disvolvado de bezono de konatiĝo, studado, ensorbado de pola kulturo, tradicio kaj historio, sen perdi propran identon. J.Korczak opiniis, ke necesis 1800 jaroj por kompreni la simplan ideon, ke ankaŭ malriĉulo, virino kaj infano estas niaj proksimuloj. Necesas do ami kaj estimi ankaŭ malriĉulojn, virinojn kaj infanojn. En la XIX-a jarcento tiujn ĉi ideojn plej klare reliefigis J.H.Pestalozzi, Friedrich Wilhelm A.Fröebel kaj Herbert Spencer sed evidente pli frue estis ankaŭ aliaj, ĉar neniu ideo aperas subite, memstare. Por esprimi mian opinion rilate diferencojn inter homoj li skribis mi diros, ke ekzistas ne tre gravaj diferencoj inter infanoj, junularo kaj plenkreskuloj; inter knabo kaj knabino, inter unuopa infano kaj grupo da infanoj; inter infanoj el vilaĝo kaj urbo; infano riĉa, malriĉa, senigita je prizorgo, orfo. Sed kiom da similecoj ili posedas, kiom da komunaj homaj ecoj. 5 Li do estis konvinkita, ke infanon necesas trakti kiel homon plenvaloran, egalan al plenkreskulo ĉar en animo de infano ekzistas ĝermoj de ĉiuj pensoj kaj sentoj, kiujn posedas plenkreskuloj, kaj ĝuste tiujn ĉi ĝermojn necesas delikate disvolvadi. Liaopinie, infanoj kapablas kompreni plenkreskulojn; eblas komuniki kun ili, krei reciprokan kontakton; oni povas kaj devas kontakti kun ili emocie. Simple necesas agnoski, li skribis ke ekzistas kaj rajtas ekzisti diferencaj modeloj kaj diferencaj kodoj de komunikado (etikaj, moraj, kulturaj, estetikaj). Necesas permesi «aliecon» de homoj, estimi ilian aparton. 6 J.Korczak admiradis la kreinton de internacia lingvo Esperanto Ludwik Łazarz Zamenhof, kies tombon en Varsovio li vizitadis plurfoje. Jardekojn poste, el la ĉi supraj ideoj oni kreis fundamentojn de interkultura edukado. Varsoviaj judoj el Haskalo disvolvis en la XIX-a jarcento bonfaran agadon, direktatan al malriĉaj infanoj, junularo kaj pli aĝaj personoj senigitaj je vivrimedoj. Ili kreadis sociajn centrojn, orfejojn, laikajn kaj religiajn bazajn lernejojn, manlaborejojn, hospitalojn, centrojn 5.J.Korczak: Dziecko żydowskie. [em:] Miesięcznik Żydowski, n-ro 1/1933, p.2 - laŭ: A.Lewin: Korczak..., op.cit., p.124. 6. A.Lewin: Korczak..., op.cit., p.229. 11

por senhejmuloj kaj maljunuloj. Ili konsciis, ke edukado helpas integri diferencajn mediojn; ke danke al ĝi eblas plialtigi vivnivelon, kiu ĉiam helpas disvolvadi reciprokajn kontaktojn. Tiuspecaj aferoj, la socia agado por bezonantoj, estis parto de familia vivo de J.Korczak (i.a. de lia patro Józef Goldszmit), kaj inspiradis lin, pri kio poste li skribis tiel: (...) mi realigas en la vivo tion, al kio li strebis, al kio ankaŭ la avo strebadis dum tiom da jaroj. 7 Ĉiuokaze do li deklaradis, ke li deziras esti homo de praktika agado, eĉ eta gravas, ke li nur faru ion utilan, levigan kaj valoran. Li opiniis, ke ju pli malfacilaj estas kondiĉoj de tiu ĉi agado (ekz. en getto), des pli grandan zorgemon ili bezonas kaj en la sino de tiu ĉi zorgemo oni devas vidi ne sin mem, sed aliulojn. Dum la tuta vivo li esperis, ke (...) iam alvenos tempo, kiam la homaro pleniĝos je homoj, kiuj en ĉiutaga realigado de siaj devoj trovados feliĉon kaj la celon de sia vivo. 8 Li estis fascinita de pedagogio kaj personeco de J.H.Pestalozzi, en kiu li vidis amikon de infanoj; homon, kiu sin mem kaj sian tutan havaĵon donis al malriĉaj kaj al la plej senprizorgaj infanoj. J.H.Pestalozzi iĝis por J.Korczak vivanta modelo, influante ne nur liajn pedagogiajn opiniojn, sed precipe vivstilon kaj elekton de vivovojo. Aleksander Lewin la biografiisto de J.Korczak, mencias jenajn periodojn de disvolvado de lia pedagogia koncepto: 1. (1912-1914) la unua periodo de ekzisto de Orfodomo ĉe strato Krochmalna 92 en Varsovio, kreo de la sistemo; 2. (1914-1918) milito, malfaciligo de materiaj kondiĉoj; unuaj publikaĵoj kun pedagogiaj konsideroj; 9 3. (1919-1928) realigado de projektoj sen grandaj problemoj, firma funkciado de la Orfodomo; 4. (1929-1939) periodo de ekonomia krizo, naciismo, antisemitismo; 5. (1939-1942) periodo de pereo; lasta etapo de funkciado de la Orfodomo, getto. La plej gravaj punktoj de la pedagogia koncepto de J.Korczak, troviĝas en la verkoj: Rajto de infano je estimo (1929), Kiel ami infanon (1920), Arto eduki (1938). Unu el ĉefaj elementoj de tiu ĉi koncepto estas konvinko pri necesa funda trakonstruo de la mondo 7. J.Korczak: Pisma wybrane..., op.cit., vol.4, p.366. 8.J.Korczak: Skąd miał pieniądze? [em:] Czytelnia dla wszystkich, n-ro 13/1899 - conforme: J.Korczak: Dzieła..., op.cit., vol.3, p.107. 9. Infano en familio (Dziecko w rodzinie) - poste eldonita kiel la unua volumo de Kiel ami infanon ( Jak kochać dziecko). 12

tiel, ke oni trovu spacon por infanoj, por ilia vivo, aktivado, kreiva serĉado. Tiu ĉi ideo efikis per karakteriza difino de edukado kaj modelo de socia agado. J.Korczak opiniis, ke ni ĉiuj estas gefratoj sur la sama tero kaj kiel tiaj ni devas estimi penadon de ĉiu, kiu tie ĉi vivis kaj agadis dum jarcentoj, sendepende de lia nacieco. Same oni devas zorgi pri infanoj el iu ajn socia tavolo. Li pensis do ne nur pri infanoj malriĉaj, sed ankaŭ pri tiuj vivantaj en riĉaj familioj, kiuj malgraŭ stereotipa opinio ne havas ĉion necesan por vivi. Liaopinie (ankaŭ danke al propraj spertoj), tiaj infanoj ofte restadas sen vera prizorgo kaj funkcias kiel orfoj en propra hejmo. Iliaj gepatroj okupiĝas pri propraj aferoj kaj edukadon konfidas al fremduloj (servistoj, infangardistoj ktp.). Ofte ili amegas siajn infanojn per malbona, ekzaltita amo, psike difektante ilin por la tuta vivo. La infanoj de salonoj kiel nomis ilin J.Korczak, estas edukataj en falseca, troige agrabla etoso. Ili do ne konas la veran vivon kaj pro tio estas same sendefendaj, kiel tiuj ĉi el malriĉa medio. En parolado al membroj de asocio Nia Hejmo, la 21-an de oktobro 1923, J.Korczak diris: La celo de nuntempa edukado estas prepari infanojn al vivo, kiam post jaroj ili iĝos homoj. Ni tamen provas konvinki ĉiujn, ke infanoj jam estas homoj, ke necesas trakti ilin kiel vivantajn kaj jam homajn estaĵojn. 10 La plej grava celo de edukado, estas laŭ J.Korczak, krei el infano homon utilan kaj feliĉan. Por tion atingi, necesas akiri amon, estimon kaj fidon de infano. Samtempe oni ne devas iluziiĝi, ke plenkreskuloj akiras tion sen peno kaj malfacilaĵoj iliaflanke. J.Korczak opiniis samtempe, ke oni ne rajtas perforte provoki ĉe infano iun ajn agadon; oni ne rajtas subigi ĝin per sia volo, sed necesas interesiĝi pri ĝiaj aferoj, trakti ĝin serioze, zorgi pri ĝi, esti diskreta rilatante kun ĝi. Edukante infanon necesas precipe zorgi pri ĝia koro, tio estas pri ĝia emocia disvolvo. Necesas rimarkadi en ĝi bonajn aferojn, kaj ne la malbonajn. Necesas ankaŭ konatigi al ĝi esceptan mizeron tio estas, paroli pri devoj de homo rilate al estuloj malpli riĉaj kaj malpli fortaj. Dume, necesas uzi kiel eble plej malmultajn vortojn, kaj prezenti kiel eble plej multajn bildojn de homa mizero. La plej grava afero: oni ne rajtas idealigi mizeron, montrante ĝian falsan, sentimentalan aspekton, sed konatigi ĝin en ĝia natura stato. La esenco de edukado estas reciproka 10. Laŭ: A.Lewin: Korczak..., op.cit., p.40 - comp.: W.Pelzer: Janusz Korczak..., op.cit., p.75. 13

agado de homo al homo, de plenkreskulo al infano kaj de infano al plenkreskulo. Tial do, ne nur infano devas lerni de plenkreskulo, sed ankaŭ plenkreskuloj devas senĉese lerni de infanoj. La plej grava devo de plenkreskuloj estas helpi infanojn en memkreado, kompreni ilin kaj apogi en ĉiutaga strebo de kreskado, maturiĝado, ekkonado kaj lernado de vivarto. Tiu ĉi kunagado kun infanoj, postulas empation, paciencon, scion kune sentadi kaj kune travivadi. Ĝi postulas konstantan klopodon, por lerni rigardi la mondon per okuloj de infanoj; por ĝoji kaj tristi kiel infano. Necesas do liberiĝi de artefarita masko de plenkreskeco, por pli racie kaj efike limigadi la gradon de dependo de infano de plenkreskuloj. La plej trafa esprimo de edukprogramo kaj esenca ideo de la pedagogio de J.Korczak, troviĝas en liaj adiaŭvortoj adresitaj al infanoj forirantaj el la Orfodomo: Ni donas al vi nenion. Ni ne donas Dion, ĉar Lin vi devas trovi mem en sia propra animo, en soleca klopodo. Ni ne donas Patrujon, ĉar trovi ĝin vi devas per propra laboro de koro kaj penso. Ni ne donas homan amon, ĉar ne ekzistas amo sen pardono kaj pardoni estas peno, klopodo, kiujn ĉiu mem devas alfronti. Ni donas al vi unu aferon: Sopiron je pli bona vivo, kiu ne ekzistas, sed kiu iam ekzistos; sopiron je Vero kaj Justeco. Eble tiu ĉi sopiro gvidos Vin al Dio, Patrujo kaj Amo. 11 El tiu ĉi penso rezultas, ke: en infanoj de ekstere, prezentante ilin arbitre kiel veron deciditan unufoje por eterne; se oni jam provas ion transdoni, tio ne rajtas esti devigaj dogmoj (religiaj, ĉu laikaj); maturiĝas en homo paŝo post paŝo, senĉese disvolviĝante; mem, per propra penado, sufero, foje erarante kaj serĉante, senĉese korektante siajn sintenojn kaj agmanierojn; en kontraŭa kazo, ĝi estas marioneto, estaĵo manipulata, senvole kaj senpripense obeanta diversajn stereotipojn de pensado kaj agado. Edukado de aliuloj signifas laŭ J.Korczak, edukadon kaj ŝanĝigadon precipe de si mem. Karakteriza eco de gvidataj de li orfejoj estis memedukado, tio estas konstanta, intensa laboro kun si mem: senĉesa 14 11. J.Korczak: Pożegnanie. - laŭ: J.Korczak: Pisma wybrane..., op.cit., vol.2, p.61-62.

plibonigado, korektado, rearanĝado de propraj sintenoj kaj agmenieroj ne tiom pro timo antaŭ puno, aŭ ordono de prizorganto, sed pro konscio pri ekzistanta leĝaro kaj pro opinioj de proksimuloj, samaĝanoj. En tiuj ĉi lokoj, necesis do klopodi seniĝi je abrupteco, agresemo, troa avido, malhonesteco ktp. Necesis realigi diversajn memvole akceptitajn devojn, akiradi novajn kompetentojn, utiligadi ĉiam pli novajn ilojn. Necesis ankaŭ elmontri sian firmecon, inventemon kaj akuratecon. J.Korczak prilaboris sistemon de instigoj, stimuloj al pli granda peno, kies celo estis kuraĝigi kaj faciligi dividi grandajn taskojn je malpli grandaj. Ĉio tio devis helpi en rekonstruo de la mondo almenaŭ en eta parto kaj en rekonstruo de homo, perfektigado de ĝia naturo, perfektigado de homaro. Ĝi devis igi homojn pli bonaj, ol ĉirkaŭantaj ilin kondiĉoj kaj rilatoj. J.Korczak estis konvinkita, ke por ke la rekonstruo de vivo vere okazu, ne sufiĉas nur pripensado, pena kontemplado. Liaopinie, la decidan influon sur formigadon de homa sistemo de valoroj, havas aktiva patroprenado en vivo, en ĝia rekonstruado; havas klopodado, ke tiu ĉi vivo iĝu pli bona; ke ĝi paŝo post paŝo alproksimiĝadu al homaj imagoj pri justeco kaj vero. Li do celis krei kun infanoj modelon de vivo, kiu ankoraŭ ne ekzistas, sed kiu povas ekzisti kaj tio estas la originala eco de tiu ĉi koncepto. Analizante homan esencon li konstatis, ke homo estas nature bona, sed nur malbone fartas, aŭ oni devigas ĝin fari ion, aŭ ĝi mem ne povas fari alimaniere. Do, eĉ se la homo estas ĉiuflanke normala kaj sana, ĝi sentas sin senpova, ĉar vivadas kaj daŭras en pluraspekte malsana socio, en kiu ĝi estas kvazaŭ kondamnita vivi. Pro tio necesas fari ĉion eblan, por helpi al homoj precipe al infanoj, kiujn necesas protekti kontraŭ influoj de malbone kaj senrangige funkcianta socio, kiu puŝas plurajn socitavolojn al fundo de mizero. Karakteriza en eduka laboro de la Orfodomo de J.Korczak, estis tribunalo baraktanta ĉiutage kun homaj malvirtoj: Se iu faris ion malbonan, skribis la edukisto plej bone estas pardoni al li. Se li faris ion malbonan pro nescio, nun li scias. Se li faris ion malbonan senkonscie, estonte li pli atentos. Se li faras ion malbonan, ĉar estas malfacile adaptiĝi, li penos bliboniĝi. Se li faris ion malbonan, ĉar li estis instigita, li ne plu obeos. Se iu faros ion malbonan, plej bone estas pardoni, atendi memkorektiĝon. La tribunalo tamen devas defendi silentemajn, por ke ne malbonfaru al ili atakemaj kaj trudiĝemaj. La tribunalo devas defendi malfortajn, por ke ne malutilu al ili fortuloj. La tribunalo 15

devas defendi diligentajn kaj laboremajn, por ke ne ĝenu ilin senzorguloj kaj pigruloj. La tribunalo devas zorgi pri ordo, ĉar manko de ordo malutilas al bonaj, silentemaj kaj diligentaj homoj. 12 Laŭ J.Korczak necesas eviti senpripensan adoradon de infano, troan laŭdadon de ĝi, malnaturan kreadon de geniaj infanoj kaj ŝanĝadon de ili je etaj plenaĝuloj. Li opiniis, ke infano devas esti infano kiel eble plej longe. Li kontraŭstaradis tro klerigan agadon de prizorgantoj en la Orfodomo, ĉar li timis, ke tio komplikigos vivon de infanoj, kiu iel ajn devas esti malfacila. Li konsciis, ke la infanoj tute ne havas ŝancon akiri pli altan eduknivelon ol la baza; ke ili estas parioj de la socio oni do ne rajtas elvoki ĉe ili falsan esperon kaj preperadi ilin je malrealaĵoj. J.Korczak konsciis, ke socipolitikaj kaj ekonomiaj cirkonstancoj decidas pri destino de ĉiu homo kio rimarkeblas ĉefe en kazo de infanoj estantaj viktimoj de plenkreskula agado: Longtempe mi ne volis kompreni, ke devas ekzisti kalkulado kaj zorgo pri infanoj, kiuj naskiĝas. Kiel malliberulo dum okupado, subpremita, ne civitano, indiferente mi ne memoris, ke kun infanoj necesas naskadi lernejojn, laborejojn, hospitalojn, kutlurecajn kondiĉojn de ekzisto. 13 Tre specifa parto de la pedagogia koncepto de J.Korczak estas lia sinteno rilate al religio. Edukita en judaisma medio, ĉiutage rilatanta kun karakteriza en Pollando katolikismo, li kapablis superi dogmojn kaj krei originalan, universalisman koncepton de rilatoj inter homo kaj Dio, sacrum kaj profanum. Ekde la komenco de sia ĵurnalista agado, li montradis sian estimon kaj emon plifortigi religiajn sintenojn. Li kuraĝigadis gepatrojn, ke ili direktu sian infanon al Dio kaj instruu ĝin preĝi: Ke ĝi sciu, ke Dio estas ĝia majstro kaj amiko; ke ĝi ŝuldas al Li amon, estimon kaj respekton, kaj al homoj ĝi ŝuldas bonajn farojn; ke ĝi interplektu agojn kaj preĝojn. 14 Li tamen firme kontraŭstaris institucian kulton kun la signifo trudata de diversaj eklezioj kaj religioj. Li ne aprobis funkciantajn kierarkion kaj dogmaron. Siajn opiniojn tiurilate li esprimis en libro Sole kun Dio. Preĝoj de tiuj ĉi, kiuj ne preĝas (1922). 15 Li opiniis, ke por preĝi ne estas bezonataj perantoj inter homo kaj Dio; li kritikadis personojn atribuantajn al si la rajton peri tiamaniere. Laŭ J.Korczak, ilia ĉeesto 16 12. JJ.Korczak: Dzieła..., op.cit., vol.7, p.298. 13.J.Korczak: Jak kochać dziecko - laŭ: J.Korczak: Dzieła..., op.cit., vol.7, p.15. 14.J.Korczak: Serce. - laŭ: J.Korczak: Dzieła..., op.cit., vol.3, p.19. 15. Pol.: Sam na sam z Bogiem. Modlitwy tych, którzy się nie modlą.

kontraŭe malfaciligas kaj ĝenas tiun ĉi unikan specon de kontakto. Li agnoskis religiajn formojn nur tiam, kiam ili estis helpaj al plenkresuloj kaj infanoj, respondante al iliaj bezonoj. Liaopinie, religio estas valoro memstara, kiu ludas gravegan rolon en homa vivo, sendepende pri kiu ajn religio temas, en kiu lingvo ĝi estas esprimata kaj kiuj kategorioj ĝin priskribas. Li interesiĝis pri pluraj religioj kaj teozofio, senĉante en ili inspiron. J.Korczak bonege diagnozis sian epokon, precipe la situacion de infanoj kaj iliajn rilatojn kun plenkreskuloj. Li klare elmontris, ke infanoj kaj plenkreskuloj estigas du apartajn mondojn, malfacilajn por samniveligi. Tiu ĉi diagnozo estas aktuala ankoraŭ nun. Daŭre oni ne atribuas al infano la rajton posedi propran vivstilon kaj propran sistemon de valoroj. Kaj tion ĉi necesas memori serĉante respondon je demando, kiel paroli kun infanoj. La plej grave estas do paroli ne AL infano, sed KUN infano. J.Korczak estis certa kaj konfirmadis tion per sia tuta vivo, ke en ĉiuj kondiĉoj, eĉ la plej malfacilaj, necesas konstruadi alian ol ĝis nun modelon de edukado tio estas, la modelon de kunvivado de infanoj kaj plenkreskuloj, bazitan sur reciproka interkompreniĝo kaj estimo. Por atingi tiun ĉi celon necesas, ke en ĉiu familio, en ĉiu edukinstitucio, en ĉiu medio oni forigu sekvojn de egoismo, rigorismo, tro kruda subigo kaj dependigo de infanoj fare de plenkreskuloj. Tiuspeca renovigo de edukado iĝos la grava vojo al kompleta rekonstruo de ĝis nun ekzistanta socia ordo. La forto, kiu antaŭenpuŝos tiun ĉi procedon, devus esti kaj kutime estas elstaraj individuoj, gigantoj de penso kaj faro, kiuj koste de propraj sindediĉoj kaj suferoj, glatigas vojon de homa progreso socia, morala kaj civiliza. Bibliografio Przemysław Paweł Grzybowski Arnon J.: Wychowawca wychowawców. [em:] Barszczewska L., Milewicz B. (red.): Wspomnienia o Januszu Korczaku. Nasza Księgarnia, Warszawa 1981. Comment parler avec un enfant aujourd hui. À l écoute de Janusz Korczak. Actes du colloque de Genève. Del Val, Cousset 1990. Korczak J.: Dobroczyńcy [em:] Koszałki opałki. (diversaj eldonoj) Korczak J.: Dziecko salonu. (diversaj eldonoj) Korczak J.: Dziecko żydowskie. [em:] Miesięcznik Żydowski, n-ro 1/1933. 17

Korczak J.: Dzieła. Oficyna Wydawnicza Latona, Warszawa 1992-2005, vol.1-12. Korczak J.: Dzień ubogich w Łodzi. [em:] Nowe Życie, n-ro 50/1911. Korczak J.: Jak kochać dziecko. (diversaj eldonoj) Korczak J.: Kolonie letnie. (Kartka z dziejów filantropii warszawskiej) [em:] Kolce, n-ro 28/1902. Korczak J.: Kursa filantropijne dla kobiet. [em:] Kolce, n-ro 43/1092. Korczak J.: Pierwszy i trzeci maj. Dziesiąta rocznica śmierci twórcy języka esperanto (wyjaśnienie). [em:] Mały Przegląd, n-ro 31/1927 Korczak J.: Pisma wybrane. Nasza Księgarnia, Warszawa 1978, vol.1-4. Korczak J.: Pożegnanie. (diversaj eldonoj) Korczak J.: Serce. (diversaj eldonoj) Korczak J.: Skąd miał pieniądze? [em:] Czytelnia dla wszystkich, n-ro 13/1899. Korczak J.: Tandeta dobroczynna. [em:] Głos, n-ro 11/1904. Lewin A.: Korczak znany i nieznany. Agencja Edytorska EZOP, Wyższa Szkoła Pedagogiczna ZNP, Warszawa 1999. Pelzer W: Janusz Korczak. Rowohlts Monographien, Reinbek 1987. Rozwój idei miłości bliźniego w XIX wieku. [em:] Czytelnia dla Wszystkich, n-ro 52/1899. 18 Diverslingvaj fontoj Abraham B.: Janusz Korczak (1878-1942): Coletânea de Pensamentos. Associação Janusz Korczak do Brasil, São Paulo 1986. Actes de la journée: Paulo Freire, Janusz Korczak. Les Cahiers de l implication - Revue d analyse institutionnelle. Hors-série n-ro 1/1998, Paris 8 - Université Vincennes - Saint-Denis. Arnon J.: Quem foi Janusz Korczak. Editora Perspectiva, São Paulo 2005. Dallari D. de Abreu, Korczak J.: O direito da criança ao respeito. Summus, São Paulo 1986. Gadotti M.: Janusz Korczak - Precursor dos direitos da criança. http:// www.paulofreire.org/moacir_gadotti/artigos/portugues/filosofia_da_ Educacao/Janusz_Korczak_1998.pdf. http://fcit.coedu.usf.edu/holocaust/korczak/default.htm. http://korczak.com. http://pt.wikipedia.org/wiki/janusz_korczak. http://www.aidh.org/korczak/09livres1.htm. http://www.droitshumains.org/korczak/hp_jk.htm. http://www.janusz-korczak.de/korczak_traurig_oder_boese.html. http://www.korczak.org.uk. http://www.korczak-school.org.il.

http://www.korczakianum.mhw.pl http://www.pskorczak.org.pl. http://www5.ocn.ne.jp/~jkmc. Korczak J.: Como amar uma criança. Paz e Terra, São Paulo 1986. Korczak J.: Diário do Gueto. Editora Perspectiva, São Paulo 1986. Korczak J.: O Direito da Criança ao respeito. Editora Perspectiva, São Paulo 1984. Korczak J.: Quando eu voltar a ser criança. Summus, São Paulo 1981. Korczak J.: Rei mateusinho primeiro. Melhoramentos, São Paulo 1971. Lewowicki T., Singer H., Murahovschi J.: Janusz Korczak - Perfil, Lições, O Bom Doutor. Editora da Universidade de São Paulo, São Paulo 2004. Mortkowicz-Olczakowa H.: Janusz Korczak - maestro y martir. ICUF, Buenos Aires 1963. Neverly I.: Interparolo en la frukt-ĝardeno la 5-an de aŭgusto. Zofia Banet-Fornalowa, Varsovio 1997. Novinsky A.: Janusz Korczak: o pedagogo e sua esperança perdida. [em:] Herança Judaica, São Paulo, n-ro 114/2002, p.24-36. Scharf R.F.: Janusz Korczak: Como amar uma criança... http://www. rubemalves.com.br/comoamarumacrianca.htm. Szlązakowa A.: Janusz Korczak. Wydawnictwa Szkolne i Pedagogiczne, Warszawa 1979. Wassertzug Z.: Janusz Korczak, Mestre e Mártir. Summus, São Paulo, 1983. 19