T Tramhaltejoj A Bushaltejoj La plej gravaj tramlinioj Aŭtobuslinio 208 Nomoj de tramhaltejoj Nomoj de bushaltejoj
Kiel atingi la konferencejon de la Stacidomo? La plej facila rimedo estas veturado per taksio. La haltejo troviĝas simple super la kajoj. Dum labortagoj la prezo ne devus superi 5 eŭrojn (dudekkelk zlotoj), sed tio dependas ankaŭ de la trafiko. La plej malmultekosta rimedo estas veturo per buso. Estas nur unu rekta buso 208, kiu atingas la konferencejon kaj la loĝejon Za Kolumnami. La unua haltejo nomiĝas Dworzec Główny Wschód kaj troviĝas apud la stacio (vidu la mapojn). Vi devos elbusiĝi en la haltejo Armii Krajowej (detaloj en la Mapo 3). La lasta haltejo de la buso 208 estas Port Lotniczy (Flughaveno). Vi povas kontroli la horaron en la lasta paĝo. Unu bileto kostas 2,50 zlotoj. Vi povas aĉeti bileton ankaŭ ĉe la aŭtisto kaj tio kostas 3 zlotoj. Bileto valida per unu horo kostas 3,10 zlotoj (3,60 ĉe la aŭtisto). Por atingi la konferencejon per tramo, vi devas iomete promeni aŭ ŝanĝi tramon al buso. La tramo 12, kiu haltas apud grandmagazeno Galeria Krakowska en la strato Pawia, portas vin al la haltejo Uniwersytet Pedagogiczny, de kie vi devas promeni 10-15 minutojn (vidu la mapojn), aŭ eltramiĝi en la haltejo Plac Inwalidów kaj daŭrigi per busoj 139 aŭ 208 ĝis la haltejo Armii Krajowej, cent metrojn de la loĝejo Za Kolumnami. De la bushaltejo Plac Inwalidów vi povas ankaŭ veturi per busoj 139, 159 aŭ 501 ĝis la haltejo Miasteczko Studenckie AGH kaj promeni kelkcent metrojn. La tramhaltejojn Uniwersytet Pedagogiczny kaj Plac Inwalidów vi povas atingi ankaŭ per tramoj 4 kaj 14, kiuj haltas proksime al la stacidomo, apud la postoficejo en la strato Lubicz. Tie haltas ankaŭ la tramo 15, kiu veturas al la haltejo Cichy Kącik, 10-15 minutojn per piede de la konferencejo.
Kiel atingi la urbocentron de la konferencejo? Estas kelkaj rimedoj por atingi la urbocentron. De la tramhaltejo Cichy Kącik (10-15 minutojn de la konferencejo) vi povas veturi per la tramo 18 ĝis la haltejo Plac Wszystkich Świętych (Pl. W. Świętych), aŭ per la tramo 15 ĝis la haltejo Teatr Bagatela. Aliaj tramhaltejoj proksimaj al la konferencejo estas Uniwersytet Pedagogiczny kaj Głowackiego (en direkto de la urbocentro; bonvolu rigardi la unuan mapon). De tie ĉiuj tramoj veturas al la haltejo Teatr Bagatela. La tramo 8 daŭrigas al la haltejo Plac Wszystkich Świętych. Per busoj 208 kaj 139, kiuj haltas apud la loĝejo Za Kolumnami (la haltejo Armii Krajowej) vi povas veturi ĝis la haltejo Plac Inwalidów kaj poste daŭrigi per iu ajn tramo ĝis la haltejo Teatr Bagatela aŭ iri 10 minutojn per piede. Per busoj 103 kaj 173 de la sama haltejo Armii Krajowej apud nia loĝejo, ĝis la haltejo Cracovia kaj poste kelkajn minutojn per piede (vi povas ankaŭ daŭrigi per tramoj 15 aŭ 18). Restas ankoraŭ kelkaj aliaj eblecoj, kiujn ni ne eksplikas por eviti konfuzon. Se vi volus promeni, bezonas pli ol duonhoro por atingi la urbocentron. Detalan mapon de ĉiuj krakovaj tramoj vi povas trovi ĉi tie: http://mpk.komunikacja.krakow.pl/tram.gif
Horaro de la buso 208: 208 DWORZEC GŁÓWNY WSCHÓD DWORZEC GŁÓWNY WSCHÓD PORT LOTNICZY (FLUGHAVENO) Labortago Sabato Festoj 4 55 4-4 - 5 43 5 20 5 20 6 31 6 24 6 24 7 31 7 10 7 10 8 30 8 00 8 00 9-9 50 9 50 10 15 10-10 - 11-11 35 11 35 12 11 12-12 - 13 15 13 20 13 20 14 25 14 15 14 17 15 15 15 20 15 20 16 15 16 15 16 15 17 20 17 15 17 15 18 25 18 15 18 15 19 15 19 10 19 08 20 20 20 50 20 50 21-21 - 21-22 30 22 25 22 25 MPK Kraków http://www.komunikacja.krakow.pl Haltejoj: DWORZEC GŁÓWNY WSCHÓD Politechnika Nowy Kleparz Grottgera Plac Inwalidów Czarnowiejska Kawiory Miasteczko Studenckie AGH Armii Krajowej (Konferencejo) Armii Krajowej I Zarzecze Balicka Wiadukt Bronowice Małe Balicka Bronowice Mleczarnia Instytut AR Mydlniki PKP Zakliki Mydlniki Mydlniki Stawy Mydlniki I Podkamycze Szczyglice Autostrada Szczyglice Balice Autostrada Balice I PORT LOTNICZY (FLUGHAVENO) Tipoj de biletoj (por aŭtobusoj kaj tramoj): Valida por unuopa veturo Valida dum unu horo Valida dum unu tago Valida dum du tagoj Valida dum tri tagoj Valida dum unu semajno